Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Spageta kukurbo kun kremo kaj tofuo

Ingrediencoj por 2 malsataj personoj, aŭ 4 ne tiom malsataj personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Antaŭvarmigu la fornon al 200 celsiusgradoj.

Lavu la kukurbon, tranĉu ĝin en duono laŭlonge kaj forigu la semojn (vi povas konservi ilin por alia recepto! Rigardu tiun ĉi recepton).

Sur bakplaton kovritan per bakpapero, metu la du kukurbduonojn (ŝelan flankon supren), ŝprucu per iom da olivoleo, salo kaj pipro.

Turnu la kukurbduonojn (do ŝelan flankon suben, al la bakplato) kaj piku ilin en 3-4 lokoj per la pinto de tranĉilo.

Baku tiel dum 30 ĝis 40 minutoj laŭ la grandeco de via kukurbo.

Paŝo 2 Dume, tranĉu la cepojn kaj ajlon en malgrandajn pecojn, la tofuon en kubojn.

En varman paton metu la margarinon kaj kuiru la cepon per meza fajro dum ĉirkaŭ 10-15 minutoj.

Poste aldonu la fumaĵitan tofuon. Post 2-3 minutoj, vi povas aldoni la ajlon kaj kuiri per alta fajro dum 2 minutoj, bone miksante.

Poste, aldonu la kremon kaj lasu la saŭcon densiĝi per malalta fajro ĝis via kukurbo pretos.

Paŝo 3 Kiam via kukurbo estas preta, skrapu la internon per forko por ke vi havu ĉi tiujn "spagetojn".

De ĉi tie vi havas du eblojn:

  • Vi povas rekte miksi en la kukurbo la "spagetojn", iom de la miksaĵo el la pato kaj duono de la raspita fromaĝo (se estas tro da miksaĵo, formetu iom da "spagetoj" por havi miksaĵon de ĉirkaŭ 50/50)
  • Elprenu la "spagetojn", miksu ilin, la miksaĵon el la pato kaj duonon de la raspita fromaĝo kaj servu.

Ne forgesu aldoni salon kaj pipron laŭplaĉe, la reston da la fromaĝo supren kaj ĝuu vian manĝon!

Kiel vi eble rekonis, ĉi tiu recepto similas al "spaghetti alla carbonara" (kun kremo kaj lardo, aŭ en vegana versio kun fumaĵita tofuo). La avantaĝo uzi kukurbon anstataŭ spagetojn estas la malalteco da kalorioj en la kukurbo (42kcal por 100g) kaj la malsamaj nutraĵoj kaj bonaĵoj de la kukurbo mem (ekz. fibroj, folikacido, kalio, vitamino A kaj beta-karoteno).