Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Urtikosupo

Ingrediencoj (konvertilo)

300 g da terpomoj

100 g da nepika urtiko

2 ovoj

3,5 tasoj de akvo

70 g da herboj (ekzemple aneto, bazilio, poreo kaj ktp)

1 supkulero da sunflora oleo

Salo, pipro kaj aliaj spicoj

Acidkremo

Preparado

Paŝo 1 Metu terpomojn en poton kaj aldonu akvon. Boligu ĝin dum 17 minutoj.

Paŝo 2 Kirlu ovojn kaj poste aldonu ilin en poton miksante la supon. Tuj aldonu tranĉitan urtikon, aliajn herbojn kaj sunfloran oleon. Boligu dum 3 minutoj, aldonu salon, pipron aŭ aliajn ŝatatajn spicojn kaj poste forprenu el forno.

Paŝo 3 Aldonu acidkremon en teleron kun la preta supo.

Bonan apetiton!