Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ajlaj trianguletoj

Ingrediencoj (konvertilo)

Pasto:

Ŝmiraĵo:

Preparado

Paŝo 1 Giston fandu en duonlitro da varmeta lakto. Aldonu pinĉeton da sukero.

Paŝo 2 Knedu la paston (de farunoj, oleo kaj gisto) kaj kiam ĝi jam ne plu algluiĝados al viaj manoj lasu ĝin en iu trankvila kaj varma loko kovrita per tuko por ke ĝi kresku.

Paŝo 3 Dum la pasto kreskas vi povas prepari ŝmiraĵon. Senŝeligu ajlobulberojn, fandu margarinon kaj aldonu al ĝi dispremitan ajlon. Aldonu salon kaj miksu. Lasu la likvaĵon en trankvila, malvarma loko por ke ĝi densiĝu.

Paŝo 4 Kiam la pasto kreskos, dividu ĝin je 6 partoj. Densigitan ŝmiraĵon ankaŭ dividu je 6 partoj.

Paŝo 5 Prenu unu parton de pasto, platigu ĝin je longa rektangulo per rulplatigilo, unue metante iom da faruno sub la pasto.

Paŝo 6 Prenu unu parton de ŝmiraĵo kaj ŝmiru la paston komencante de pli longa flanko. Volvu la pastaĵon kaj tranĉu ĝin je trapezetoj.

Paŝo 7 Metu la trianguletojn sur la bakpleton. Ŝmiru suprojn de ili per disbatita ovo kaj superŝutu ilin per sezameroj.

Paŝo 8 Ripetu paŝon 5-7 kun ceteraj pastopartoj.

Paŝo 9 Baku en forno varmigita je 200 °C dum 15 minutoj.

La preparado sume daŭras sufiĉe longe sed dume estas multaj “paŭzoj”. Do vi povas prepari ŝmiraĵon, prepari paston kaj poste vi devos atendi ĝis kiam pasto kreskos.

Sur unu bakpleton eniras kutime trianguletoj de tri partoj de la pasto do vi devas baki 2-foje po 15 minutoj.

Komentoj

Estas 2 komentoj pri ĉi tiu recepto.

magica
#1
La

Bongustegaj! Kaj jen mia "florforma" versio.

Mutusen
#2
La

Mi faris tiun recepton por Kristnasko kaj miaj familianoj tre ŝatis.