Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

La mondfamaj „grissini” el Torino

Ingrediencoj (konvertilo)

  • 160 g. da akvo
  • 6 g. da salo
  • 40 g. da supervirga olivoleo
  • 1 kulereto da malto
  • 375 g. da faruno el mola tritiko
  • 10 g. da biera gisto
  • iom da grio

Preparado

Paŝo 1 Solvu salon en akvo. Aldonu la olivoleon. Aldonu la malton. Aldonu duonon de la faruno. Miksu ĝis atingo de kremkonsista pasto.

Paŝo 2 Aldonu la biergiston. Miksante aldonu iom-post-iom la restantan farunon. Knedu 20 minutojn ĝis atingo de glata sengrumela pasto.

Paŝo 3 Donu al la pasto ovalan formon.

Paŝo 4 Kovru per tolaĵo. Ripozigu la paston dum 20 minutoj.

Paŝo 5 Preparu sufiĉe grandan plastan folion kaj helpe de peniko ŝmiru ĝin per supervirga olivoleo.

Paŝo 6 Refaldu la paston dufoje sur sin mem je larĝeco de 8 cm.

Paŝo 7 Apogu la paston sur la folion kaj ŝmiru ĝin per oleo. Hermetike kovru la paston per la folio por eviti kontakton kun la aero.

Paŝo 8 Gistigu la paston dum 60 minutoj. Ĝi devus volumene duobliĝi.

Paŝo 9 Forprenu la plastan folion el la supro kaj nete tranĉu la paston en malgrandajn bastonojn, 2 cm-ojn larĝajn.

Paŝo 10 Aranĝu la bastonetojn en telero plena je grio kaj abunde farunu ilin per ĝi.

Paŝo 11 Transloku la bastonetojn sur kradon por bakado kaj delikate streĉu ilin per la manoj, komencante 4-5 cm-ojn for de la centro kaj tirante ilin al la ekstremaĵoj.

Paŝo 12 Baku la bastonetojn en antaŭvarmigita forno je 230 gradoj dum 10-12 minutoj, kontrolante la bakadon ĝis ilia oriĝado.

-----

Estis iam reĝo... Ne, ne temas pri fabelo, ĉar tiu reĝo vere ekzistis. Temis pri Vittorio Amedeo II, la unua reĝo de la dinastio de Savoja, kies ĉefurbo, ekde la jaro 1536, estis Torino, en la regiono Piemonto de nordokcidenta Italujo. Ĝuste tie naskiĝis la mondkonataj panbastonetoj nomataj „Grissini torinesi”.

Laŭ la tradicio, en la jaro 1679 la kortega bakisto, laŭ indiko de la reĝa kuracisto, eltrovis tiun bakaĵon por nutri la 13-jaran Vittorio Amedeo, la estontan reĝon. La junulo estis facile malsaniĝanta, tute ne kapabla digesti molaĵon de pano kaj tial povis manĝi nur la duran pankruston. La sukceso de tiuj panbastonetoj estis aparte rapida, kaj pro ilia pli granda digesteblo, kaj pro la eblo konservi ilin nedifektiĝe dum pluraj semajnoj. Inter la grandaj aprezantoj de „grissini torinesi”, indas rememoron Napoleono Bonaparte, kiu je la komenco de la deknaŭa jarcento kreis kurieran servon inter Torino kaj Parizo, ĉefe dediĉitan al transporto de tiuj, kiujn li nomis „les petits bâtons de Turin” t.e. „la malgrandaj bastonoj de Torino”. Oni povas nun trovi ilin en multaj landoj sed kompreneble preskaŭ ĉiam el industria produktado. Se vi deziras vere frandi ilin kun ilia alloga kaj neimitebla freŝeco, akceptu la defion kaj faru ilin hejme!