Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Persienaj melongenoj

Ingrediencoj por 6 (konvertilo)

Por friti:

Preparado

Paŝo 1 Enverŝu en iun paton oliv-oleon (1), ajlon kaj cepon tranĉitajn (2). Fritu ilin kelkajn minutojn kaj aldonu tomatsaŭcon (3) kaj la koncentritan tomatsaŭcon diluitan en iom da akvo. Aldonu salon kaj pipron laŭvole kaj lasu kuiriĝi, ĝis ĝi densiĝas.

Paŝo 2 Kiam ĝi densiĝas (4) aldonu bazilion (5) kaj malŝaltu la fajron. Tranĉu maldike la mocarelon (6).

Paŝo 3 Lavu kaj sekigu la melongenojn (7), purigu (8) kaj tranĉu ilin maldike (1 centimetro) laŭlonge (9).

Paŝo 4 Enmetu ilin en kribrilon tavole kaj inter tavoloj aldonu salon (10), por ke ilia amara likvo foriru; lasu ilin ripozi unu horon (almenaŭ) kaj poste lavu ilin per akvo (11) kaj bone sekigu ilin (12).

Paŝo 5 En grandan paton enverŝu la arakidan oleon kaj fritu la melongenojn (13) duflanke (14) kaj sekigu ilin per sorbanta tuko (15/16).

Paŝo 6 Oleumu pireksan poton (15x20 cm) per kuirpeniko (17) kaj surverŝu la paton per saŭco (18).

Paŝo 7 Enmetu tavolon da melongenoj (19), saŭcon kaj parmezanon (20). Poste aldonu tavolon da mocarelo (21).

Paŝo 8 Ripetu, ĝis vi uzos ĉiujn ingrediencojn (22-24).

Paŝo 9 Finante kun la melongenoj (25), kovru ilin per saŭco kaj parmezano (26). Enmetu la poton en la antaŭvarmigitan fornon (200 ºC) por 40 minutoj. Kiam ĝi pretas, lasu ĝin iom ripozi. Elfornigu kaj servu ĝin varmete aŭ malvarme (27).

Tiu ĉi recepto estas tradukita el la itala de Giallo Zafferano