Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Plengrenaj bulkoj kun ajlo kaj petroselo

Ingrediencoj (konvertilo)

Por ŝmiraĵo:

Preparado

Paŝo 1 Varmigu lakton ĝis ĝi estos tepida. Ne boligu ĝin! Aldonu pecigitan giston, sukeron kaj 3-4 kulerojn da faruno. Bone miksu la ingrediencojn, kovru per tuko kaj lasu por ke ĝi kresku.

Paŝo 2 Intertempe, kiam la pasto kreskas, vi povas prepari ŝmiraĵon. Tranĉu petroselon kaj dispremu ajlon. Miksu ilin kun butero. Aldonu salon.

Paŝo 3 Kiam la pasto kreskos, aldonu la ceterajn ingrediencojn: ambaŭ farunojn, salon kaj oleon. Knedu paston ĉirkaŭ 15 minutojn. Lasu ĝin por kreski. Intertempe varmigu la fornon ĝis 180 gradoj.

Paŝo 4 La kreskintan paston dividu je malgrandaj buletoj (ĉirkaŭ 15 pecetoj). En manoj formu rondajn aŭ longformajn bulketojn. Pretajn bulketojn metu sur bakformon kun bakpapero. Se vi volas, lasu ilin ankoraŭ kreski. Kaj se vi volas, vi povas ankaŭ ŝmiri ilin per ovo.

Paŝo 5 Tranĉu bulketojn meze kaj enmetu enen preparitan antaŭe ŝmiraĵon. Vi povas uzi por tiu celo specialan finaĵon per kiu oni ornamas tortojn. Mi ne disponis tian ilon, do mi uzis forkon kaj kuleron.

Paŝo 6 Baku ĉirkaŭ 20 minutoj en 180 gradoj. Bonan apetiton!

Bulketoj povas esti servitaj kiel aldonaĵo por supoj, salatoj ktp.