Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Parmigiana

Ingrediencoj por 8 personoj (konvertilo)

Por fritado:

Anstataŭ melongenoj ni uzis celerion, kio estas ebla variaĵo, kvankam ne tradicia. (La ĉefa foto tamen estas kun melongeno.)

Por la saŭco:

Cetere:

Preparado

Paŝo 1 Tranĉu la cepon en etajn pecojn kaj metu ilin en poton kun oleo.

Paŝo 2 Kiam la cepoj flaviĝas, aldonu la tomatan saŭcon. Lasu la saŭcon kuiriĝi sur malforta fajro dum duonhoro (aŭ dum vi faros la ceteron de la recepto).

Paŝo 3 Senŝeligu kaj tranĉu la celerion aŭ melongenon en maldikajn tranĉaĵojn (1 cm aŭ malpli).

Paŝo 4 Ĉar celerio estas iom malmola, ni metis ĝin en bolantan akvon dum kelkaj minutoj (sufiĉe por moligi ĝin, sed ne tro longe por ne forigi la guston). Kun melongenoj tio ne necesas.

Paŝo 5 Preparu la lokon por panumado: en profundan teleron miksu la du ovojn (eblas aldoni iom da lakto por havi pli da likvaĵo). Metu sur du aliajn telerojn farunon kaj panerojn. Varmigu en pato sufiĉe multe da oleo, por povi komplete mergi la legomtranĉaĵojn.

Paŝo 6 Por ĉiu peco de legomo: metu ĝin en farunon, poste en ovaĵon, poste en panerojn. Ili devas esti bone kovritaj ambaŭflanke.

Paŝo 7 Fritu la panumitajn legompecojn en oleo.

Paŝo 8 Kovru la fundon de plado per iom da tomata saŭco. Poste faru tavolon da legomaj tranĉaĵoj. Ne lasu tro grandajn truojn inter la pecoj, bezonkaze vi povas tranĉi ilin.

Paŝo 9 Kovru tion per tomata saŭco. La frititaĵoj devas esti bone kovritaj, sed ne naĝi en tomata saŭco. Ne hezitu ŝmiri per kulero. Aldonu pinĉaĵon da salo, se vi ne uzas tre salan fromaĝon.

Paŝo 10 Aldonu tavolon da fromaĝo (depende de la fromaĝo, ĝi estu raspita aŭ maldike tranĉita).

Paŝo 11 Rekomencu la paŝojn 8 ĝis 10 por fari 3 aŭ 4 etaĝojn, depende de la kvanto da ingrediencoj.

Paŝo 12 Enfornigu por 20 aŭ 25 minutoj.

Komentoj

Estas unu komento pri ĉi tiu recepto.

dorotka
#1
La

freneze bongusta! Mi plene rekomendas! Invitu min se vi kuiros ĝin :)