Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Bonvenon en Bonan Apetiton!

Bonan Apetiton estas retejo por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto. Ĝi nun enhavas 188 receptojn. Vi povas esplori la receptojn laŭ diversaj kriterioj: ingrediencoj, kategorioj, veganaj receptoj, video-receptoj…

Vi ankaŭ povas kontribui al la retejo aldonante receptojn kaj tiel diskonigi viajn ŝatatajn manĝaĵojn aŭ tradiciajn pladojn de via lando!

Elektita recepto

Neniu noto
Foto de Karota torto
Karota torto

Lasta artikolo

Tomatoj

Tomatoj originas de Andoj, precipe de la landstrio, kiu ekas de la norda Ĉilio ĝis la suda Ekvadoro. Multnombraj dokumentaj atestoj pensigas nin, ke la kultivado de tomato progresis en Meksiko, kiel ekzemple atestita per ceramikaĵoj retrovitaj dum arkeologiaj elfosadoj, sur kiuj tiu ĉi planto estas pentrita kune kun aliaj plantoj malsovaĝigitaj en tiu teritorio, kiel terpomo, dolĉa kapsiko kaj pika kapsiko.