Rapide kreskas la afero en Polujo
Veganismo kaj vegetarismo videble kreskas en Polujo. Konkreta indikaĵo estas la kreskanta kvanto da veg*aj restoracioj kaj butikoj. Ekzemple, en mia urbo Vroclavo en 2005 ekzistis nur unu vegetara restoracio Vega. Poste aperis loka filio de nova pola vegetara ĉenrestoracio Green Way ("verda vojo"). Sekvis kelkaj aliaj. Lastatempe la afero eksplodas, kaj ni havas 13 veg*ajn restoraciojn, el kiuj 7 estas pure veganaj!