Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Lastaj receptoj

Jen la lastaj 20 receptoj publikigitaj en Bonan Apetiton.

Spageta kukurbo kun kremo kaj tofuo (senglutena)

Neniu noto
*
Preparado: 10 minutoj, kuirado: 40 minutoj

Unu el miaj plej ŝatataj receptoj! Mi precipe ŝatas, ke ĝi estas facila, ne daŭras tro longe, kaj estas amuza en la maniero prezenti ĝin sur la tablo (ankoraŭ en la ŝelo).

Ne trompiĝu, duono ŝajnas ne multe, sed kiam vi komencas manĝi ĝin, vi rimarkas ke vi ne povos fini ĝin :)

Kompreneble vi povas fari veganan version uzante veganan fromaĝon kaj veganan kremon. Legi la recepton…

Bakitaj kukurbsemoj (vegana) (senglutena)

Neniu noto
*
Preparado: 15 minutoj, kuirado: 30 minutoj

Unu eta kontraŭmalŝpara recepto!

Nun vi scios kiel tute uzi kukurbon kiam vi aĉetos ĝin :)

Kaj tio estas ankoraŭ unu maniero akiri la plej multajn nutraĵojn de kukurboj aŭtune aŭ vintre, kiam vi plej bezonas ilin. Legi la recepton…