Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ovoj

Bildo de ovoj
Fonto

En la retejo estas 37 receptoj kun ovoj.

Elektita recepto kun ovoj

Somera frukta torto

5/5
*
Preparado: 1:00, kuirado: 15 minutoj

Tiun ĉi freŝan someran torton ankaŭ eblas fari tute sen sukero, aldonante iom da likva mielo en la kremon (la kvanto dependas de via gusto). En la paston en tiu ĉi kazo simple ne aldonu sukeron.

Por la supra parto vi povas uzi iujn ajn sezonajn fruktojn kaj berojn laŭ via plaĉo. Legi la recepton…

Lasta recepto kun ovoj

Kostarika fazeola supo (vegana) (senglutena)

Neniu noto
*
Preparado: 30 minutoj, kuirado: 30 minutoj

Tio estas tradicia kostarika supo, la recepto venas de Jamie Oliver.

Vi povas forigi de la recepto ovojn, acidkremon kaj tortiljojn, tiel ĝi restos vegana kaj senglutena.

Aldone mi rekomendus prepari saŭcon, kiu pliriĉigos guston de la supo, sed ĝi ne estas deviga :) Legi la recepton…

Ĉiuj ceteraj receptoj kun ovoj