Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Apetito

Ĉefaj pladoj

23 receptoj apartenas al la kategorio Ĉefaj pladoj.

Elektita recepto

Lasta recepto

Foto de Parmigiana

Parmigiana

5/5
XXX

Ĉefaj pladoj, Legomoj

Kun faruno, salo, ovoj, cepo, olivoleo, fromaĝo

Preparado: 2:00, kuirado: 25 minutoj

Parmigiana estas tre bongusta itala plado simila al lasanjoj, sed kun tranĉaĵoj de panumita melongeno anstataŭ pastaĵoj. Ĝi ne estas tre malfacila, sed la preparado povas esti sufiĉe longa (ĝis du horoj). Eblas panumi la melongenon, konservi ĝin en fridujo kaj daŭrigi la preparadon poste.

Foto de Novterpomoj rostitaj kun mustardo

Novterpomoj rostitaj kun mustardo (vegana) (senglutena)

Neniu noto
X

Ĉefaj pladoj, Salaj bakaĵoj

Kun salo, pipro, ajlo, citrono, olivoleo, mustardo

Preparado: 10 minutoj, kuirado: 30 minutoj

Ege simpla recepto sed ĉiam sukcesa, tre ŝatata de infanoj, sed ne nur!

Recepto aperinta en La Sago 112, p14.

Ĉiuj ceteraj receptoj en la kategorio Ĉefaj pladoj

Terpomnudeloj (Schupfnudeln)

Terpomnudeloj (Schupfnudeln) (vegana)

Ĉefaj pladoj, Manĝetoj, Nudeloj, rizo kaj grenoj

Kun faruno, salo, ovoj, butero, pipro

Neniu noto
XXX