Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Oleo

Bildo de oleo
Fonto

En la retejo estas 83 receptoj kun oleo kaj 2 specoj de oleo.

Specoj de oleo

Elektita recepto kun olivoleo

Parmigiana

5/5
*
Preparado: 2:00, kuirado: 25 minutoj

Parmigiana estas tre bongusta itala plado simila al lasanjoj, sed kun tranĉaĵoj de panumita melongeno anstataŭ pastaĵoj. Ĝi ne estas tre malfacila, sed la preparado povas esti sufiĉe longa (ĝis du horoj). Eblas panumi la melongenon, konservi ĝin en fridujo kaj daŭrigi la preparadon poste. Legi la recepton…

Lasta recepto kun olivoleo

Spageta kukurbo kun kremo kaj tofuo (senglutena)

Neniu noto
*
Preparado: 10 minutoj, kuirado: 40 minutoj

Unu el miaj plej ŝatataj receptoj! Mi precipe ŝatas, ke ĝi estas facila, ne daŭras tro longe, kaj estas amuza en la maniero prezenti ĝin sur la tablo (ankoraŭ en la ŝelo).

Ne trompiĝu, duono ŝajnas ne multe, sed kiam vi komencas manĝi ĝin, vi rimarkas ke vi ne povos fini ĝin :)

Kompreneble vi povas fari veganan version uzante veganan fromaĝon kaj veganan kremon. Legi la recepton…

Ĉiuj ceteraj receptoj kun olivoleo

Leĉo (vegana)

2.3333/5
*
Kun oleo, faruno, cepo, ajlo, tomatoj